Ignácio de Loyola Brandão
Ignácio de Loyola Brandão | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 31-an de julio 1936 (88-jaraĝa) en Araraquara, San-Paŭlio | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto romanisto ĵurnalisto novelisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ignácio de Loyola Brandão /iˈna.sjʊ dɪ.loˈjɔ.lɐ bɾɜ̃ˈdɜ̃w̃/ (naskiĝis la 31-an de julio 1936 en Araraquara [Ararakvaro], SP) estas brazila verkisto kaj ĵurnalisto.
Ignácio, ĵurnalisto, rakontisto kaj romanisto, verkis sub la militista diktaturo, streĉa periodo, kiam registara cenzuro kontrolis verkistojn. Lia verko Zero (1975), esperante Nulo, estis eldonita unue en Italio, tradukita al itala lingvo. Post kvar jaroj la cenzuro rajtigis la eldonon en Brazilo.
Alia sukcesa verko estas Não verás País Nenhum (esperante Vi vidos neniun landon), sciencfikcia verko pri apokalipsa, ŝanĝita kaj degradita societo pro la truo de la ozona tavolo kaj elĉerpo de petrolo. Temoj de tiu romano estis la fino de la homaj valoroj en lima situacio kaj la fino de societo tia, kian ni konas nun.
En 2008, la romano O Menino que Vendia Palavras (esperante La knabo, kiu vendis vortojn), eldonita de eldonejo Objetiva, ricevis Premion Jabuti en la kategorio de plej bona fikcia verko de la jaro.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]Aŭtobiografiaj rakontoj
[redakti | redakti fonton]- Veia bailarina (1997)
Biografioj
[redakti | redakti fonton]- Fleming, descobridor da penicilina (1973)
- Edison, o inventor da lâmpada (1973)
- Ignácio de Loyola, fundador da Companhia de Jesus (1974)
Porinfanaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Cães danados (1977). Re-verkita kaj eldonita kiel O menino que não teve medo do medo (1995).
- O homem que espalhou o deserto (1989)
- O segredo da nuvem (2006)
- O Menino que Vendia Palavras (2008)
Kronikoj
[redakti | redakti fonton]- A rua de nomes no ar (1988)
- Strip-tease de Gilda (1995)
- Sonhando com o demônio (1998)
- Calcinhas secretas (2003)
Rakontoj
[redakti | redakti fonton]- Depois do sol (1965)
- Cadeiras proibidas (1976)
- Obscenidades para uma dona de casa (1981)
- Cabeças de segunda-feira (1983)
- O homem do furo na mão (1987)
- O homem que odiava segunda-feira (1999)
Romanoj
[redakti | redakti fonton]- Bebel que a Cidade Comeu (1968)
- Zero (1975)
- Dentes ao Sol (1976)
- Não Verás País Nenhum (1981)
- O Beijo Não Vem da Boca (1985)
- O Ganhador (1987)
- O Anjo do Adeus (1995)
- A Altura e a Largura do Nada (2006)
- O Menino que Vendia Palavras (2008)
Sportoj
[redakti | redakti fonton]- A Saga de um Campeão (1996 – pri SPFC, San-Paŭla Futbala Teamo)
Teatro
[redakti | redakti fonton]- A última viagem de Borges (2005)
Vojaĝoj
[redakti | redakti fonton]- Cuba de Fidel: viagem à ilha proibida (1978) – pri Kubo
- O verde violentou o muro (1984)
Tradukoj al
[redakti | redakti fonton]Germana lingvo
[redakti | redakti fonton]Korea lingvo
[redakti | redakti fonton]- (Zero), Seto, 1990
Hispana lingvo
[redakti | redakti fonton]- Cero (Zero), Galba, 1976
- El hombre que expandió el desierto (O homem que espalhou o deserto), Global - México, 2000
Hungara lingvo
[redakti | redakti fonton]- (Zero), JAK, 1990
Angla lingvo
[redakti | redakti fonton]- Zero, Avon Books, 1983
- And still the earth (Não verás país nenhum), Avon Books, 1984
- Teeth under the sun (Dentes ao sol), Dalkey Archive Press, 2007
Itala lingvo
[redakti | redakti fonton]- Zero, Feltrinelli, 1974
- Non vedrai paese alcuno (Não verás país nenhum), Mondadori, 1983
- Vietate le sedie (Cadeiras proibidas), Marietti, 1983
Teatro
[redakti | redakti fonton]Não verás país nenhum. Direktita de Júlio Maciel, Fortalezao, Teatro José de Alencar, 1987 (surbaze la romano)
Kino
[redakti | redakti fonton]- Bebel, a garota-propaganda. Reĝisorita de Maurice Capovilla, 1986 (surbaze en la romano Bebel que a cidade comeu)
- Anuska, manequim e mulher. Reĝisorita de de Francisco Ramalho, 1969 (surbaze en la rakonto Ascensão ao mundo de Annuska).